Hindua juro

Hindua juro laŭ nuntempa uzado referencas la sistemon de personaj leĝoj (pri edzeco, adopto, heredaĵo, ktp.) aplikata al hinduoj, aparte en Barato.

Moderna hindua juro do estas ero de la barata juro, establita per la Konstitucio de Barato (1950). Antaŭ la sendependigo de Barato je 1947, hindua juro estis ero de la Brituja kolonia jurosistemo kaj establiĝis tiel formale je 1772 de Regul-Generalo Warren Hastings, kiu deklaris en sia Plano por la Administrado de Justeco: “En ĉiuj procesoj pri heredaĵo, edzeco, kasto, kaj aliaj religiaj kutimoj aŭ institucioj la leĝoj de la Korano je Mohamedanoj kaj tiuj de la Shastro je la Gentooj obeiĝu nevarie.”

La enhavo de la hindua juro efektivigita de la Britoj devenis el tradukoj de tekstoj sanskritaj, kiuj nomiĝas Dharmaśāstra, la traktaĵoj (śāstra) pri religiaj kaj jura devoj (dharma). La britoj, tamen, fuŝkomprenis Dharmaśāstra-jn kvazaŭ jurajn kodeksojn kaj ankaŭ malsukcesis rekoni, ke tiuj sanskritaj tekstoj neniam uziĝis kvazaŭ deklaroj de leĝo pozitiva ĝis ili mem tiel ekfaris. Anstataŭe, Dharmaśāstra enhavas preferdirante jurisprudencon, t.e. teoria konsidero pri praktika juro, sed ne deklaro de landa leĝo mem. Alia signifo de hindua juro, do, estas la jura sistemo, priskribita kaj imagita je Dharmaśāstraj tekstoj.

Laste, alia difino de hindua juro, aŭ klasika hindua juro, kombinas la areon de leĝa praktiko kun la skolastika tradicio de Dharmaśāstra, difinante hinduan juron kiel uzeblan etikedon por la miriado da lokaj jurosistemoj de klasika kaj mezepoka Hindio, kiuj estis influitaj de la Dharmaśāstra tradicio kaj ankaŭ ĝin influis. Tiaj lokaj leĝoj neniam komplete konformiĝis al la idealreguloj de Dharmaśāstra, sed kaj substantiva kaj adjektiva leĝoj de la tradicio influis la praktikan leĝon, kvankam primare nedirekte. Emfazinda estas, ke la sanskrita malhavas vorton, kiu korespondas precize al juro aŭ religio, kaj tial la etikedo “Hindua juro” estas moderna oportunaĵo, uzata priskribi ĉi tiun tradicion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search